Tre bela lago ĉe la urbo (tamen oni ne rajtas naĝi!) |
Memorŝtono al E-renkontiĝo en 1980 |
Teraso de drinkbufedo |
Vizito al Romia ruinaĵoj |
Bivakfajra vespero |
Festomanĝo en plenaera restoracio ... |
... kaj balo |
Ceremonio de la flago |
Batalo de la ciferoj |
Koncerto en "Angla Parko" |
La ejo estis studenta loĝejo kun miksaĵo da konstruaĵoj, kaj tie ankaŭ estis du aliaj konferencoj. Estis trinkbufedo kun ekstera teraso (feliĉe ne pluvis dum la semajno.
Krome estis tuttaga ekskurso al romiana ruino kaj muzeo. En antaŭlasta vespero estis balo kaj festomanĝo ĉe apuda restoracio. La lasta tago ni promenis al la "Angla Parko" (parko kun arbaro kaj herbejoj kvazaŭ en naturo), kaj ni faris ludon "la Batalo de la Ciferoj", en kiu tri "armeoj" luktis, kaj ĉiu "soldata" devis porti 6-ciferan numeron sur la brovo. Se malamiko sukcesas laŭtlegi la numeron, la posedanto de tiu numero "mortas".
Post IJS kelkaj el ni iris al MELA en Délegyházá.
Reen al: