RENKONTE KUN LA SPIRITO

ENKONDUKO AL KVAKERAJ KREDOJ KAJ KUTIMOJ

Vero | Egaleco | Paco | Simpleco | Komunumo

KVAKERAJ ATESTOJ

La vorto "atesto" estas uzata de Amikoj por priskribi tiun atestadon al la vivanta vero ene de la homa koro, kiel ĝi efektiviĝas en ĉiutaga vivo. Ĝi ne estas vortformulo, sed vivmaniero bazita je la konstato, ke ekzistas "tio el Dio en ĉiu", ke ĉiuj homoj estas egalrajtaj, kaj ke ĉiu vivaĵo estas interligita. Ĝi estas pozitiva, sed povas gvidi al agado kiu kontraŭas iujn normojn aktuale akceptataj en socio ĝenerale. Atestoj spegulas la komunajn kredojn de la Religia Societo de Amikoj, kiom ajn unuopaj Amikoj malsame interpretas ilin, laŭ sia persona vivlumo. Ili ne estas "kromaj elektoj", sed fruktoj kiuj kreskas per la arbo de religia fido. Bazaj kvakeraj atestoj estas: Vero, Egaleco, Paco, Simpleco kaj Komunumo.

Vero

Vero estas komplika koncepto. Foje oni uzas la vorton por Dio, foje por tiu konvinko kiu leviĝas el adoro, foje por la vivmaniero. Estis la obeemo al la vero, laŭ la kompreno de Amikoj, kiu gvidis ilin al konduto kiun aliaj opiniis stranga, aŭ eĉ provokema. Por fruaj Amikoj la atesto al Vero postulis faradon de publikaj adorkunvenoj, malgraŭ ajnaj punoj. Ĝi ankaŭ postulis predikadon, pro kiu multaj Amikoj estis enkarcerigitaj. La amo al la vero gvidis Amikojn ek de la unuaj tagoj, al la rifuzo ĵuri. La kutimo atesti per ĵurado, laŭ ili, implicis ke ekzistas du niveloj de vero, kaj ili kredis, ke indas diri tut-tempe, la veron. Margaret Fell estis enkarcerigita kaj perdis ĉiujn siajn posedaĵojn, pro rifuzo ĵuri lojalecon al la Reĝo.

Egaleco

Se Dio estas rekte kontaktebla por ĉiuj personoj, senrilate al aĝo, sekso, raso, nacio, ekonomia, socia aŭ edukada nivelo - se ĉiu persono estas egale tenata en la amo de Dio kaj kun egala potenco esti vojo por la revelacio de la Vero de Dio - do ĉiuj homoj indas je egala valorigo. Ekzistas tiu Semo, tiu Lumo - "tiom el Dio" en ĉiu persono. De la komenco tiu konstato implicas egalecon de la seksoj kaj de rasoj. En Anglio kaj la anglaj kolonioj tiu devas implici la ĉesigo de privilegio bazita je riĉeco aŭ klaso. En Japanio kaj Kenjo, kie la antaŭaj kulturoj tenis virinojn kiel malmulte pli grava ol "domaj posedaĵoj", rezultis el ĝi la starigo de lernejoj por knabinoj. Ĝi ankaŭ estas bazo por opozicio de sklaveco kaj de mortpuno.

Paco

La atesto pri paco baziĝas je la sama kompreno pri la naturo de Dio kaj de homoj. Kiel eblas mortigi alian infanon de Dio, eventuala kanalo de la vero, kiom ajn erara tiu ŝajnas nuntempe? Ĉi tiu atesto gvidis Amikojn al opozicio kontraŭ ĉiuj militoj kaj preparado por militoj. Je epoko de la Usona Revolucio, multaj Amikoj estis eksigitaj de siaj kvakergrupoj pro partopreno en milita agado. Pli poste, Amikoj, fronte al deviga milita rekrutado, strebis starigi la rajton de milito-rifuzo pro konscienco. Iuj Amikoj nun strebas ĉesigi la rekrutadon por militaj celoj ne nur de si mem sed ankaŭ de siaj impoŝtoj.

La atesto pri paco ĉiam postulis strebojn kontraŭ suferadon de viktimoj de militoj en ĉiuj flankoj. Ĝi implicas strebojn esti agento, aŭ starigi agentojn pro reakordigado inter popoloj kaj nacioj en konflikto. Ĝi implicas konstantan serĉadon por senperfortaj rimedoj solvi konfliktojn pere de leĝaj institucioj, ekzemple internaciaj traktatoj kaj strukturoj kiel la Eŭropa Unio aŭ la Unuiĝintaj Nacioj. Ĝi implicas daŭran serĉadon por paco kaj justeco en socio, pere de senperfortaj metodoj, kaj personaj kaj grupaj, por interaŭskultigo kaj socia ŝanĝado. La Kvakera Konsilantaro por Eŭropaj Aferoj ("Quaker Council for European Affairs" - QCEA) en Bruselo, kaj la Kvakeraj Oficejoj de Unuiĝintaj Nacioj ("Quaker United Nation Offices" - QUNOs) en Ĝenevo kaj Novjorko, ekzemple, antaŭenigas Kvakerajn vidpunktojn en la kerno de potencejoj, kie mondvastaj politikaj, ekonomiaj, kaj militaj decidoj estas farataj (tiel la Kvakera esprimo "paroli veron al potenco").

Simpleco

Ekzistas certeco inter Amikoj ke la mondo provizas multajn delogojn de la vero, ekzemple la ĉasadon al riĉeco aŭ al potenco aŭ al plezuro, troecon en lingvo-uzado, modoj aŭ konduto, kaj tro grandan emfazon de komerco, eĉ por bonaj celoj. Vero kutime troviĝas en trankvila, sendistra atendado por ties gvidado en la homa koro, en la humila simpleco de spirito kiu agnoskas, ke finfine Dio, ne ni, regas la mondon.

La atesto al Simpleco, do celas fokusi nian atenton je tio kiu estas esenca kaj eterna, sen delogado de efemeraĵoj kaj trivialaĵoj. Rekta kaj honesta parolo estas esprimo de simpleco. Respekto al la kreado de Dio, kaj tial, zorgo por la medio kaj por ĝusta uzado de la rimedoj de la mondo estas alia evidenta esprimo de tiu atesto. Kreskanta ekonomio bazita je troemo, malŝparemo kaj false instigitaj deziroj manifestiĝas kiel fundamenta kontraŭo al la atesto de simpleco.

Komunumo

Kiel egale amataj infanoj de Dio, ĉiuj homoj estas gefratoj, unu homa familio, senrespekte al ties diferencoj pri sperto, kulturo, aĝo, kompreno. Amikoj spertas, ke la lumo povas lumigi komunan grupon same kiel unuopan koron, kaj kunligi tiun grupon al komunumo de fido, konscienco kaj sperto. Amikoj prenas al si la taskon konstrui pli vastan komunumon tra la mondo, per percepto kaj fortigado reciproka de la diaj eblecoj, la semo, la Kristo, la interna lumo. Ni devas lerni kiel trakti unu la alian pere de konfirmado kaj nutrado de la plej bonaj aferoj trovitaj unu en la alia - aŭ, laŭ vortoj de George Fox - pere de "respondo al tio de Dio en ĉiu". Amikoj kredas ke, en tia komunumo, homoj atestas al la suvereneco, kompato kaj amo de la Dio de siaj spertoj.
Vero | Egaleco | Paco | Simpleco | Komunumo

Reen al la Kvakera Paĝo.


tradukinto kaj tenanto: Antony Rawlinson;
Reviziita: 15 januaro 2004.