RENKONTE KUN LA SPIRITO

ENKONDUKO AL KVAKERAJ KREDOJ KAJ KUTIMOJ

VIVO KAJ EVOLUO DE MALGRANDAJ ADORGRUPOJ

Multaj homoj kiu interesiĝas pri Kvakeroj, aŭ anoj de la Religia Societo de Amikoj loĝas en landoj aŭ regionoj kie ne ekzistas kunvenoj de Amikoj. Tiuj izolitaj Amikoj ofte frontas problemojn trovi spiritan nutradon kaj subtenon, kaj resti fidelaj. Sekve, ili foje sentas, ke estas nature adori kun anoj de aliaj religiaj komunumoj.

Multaj izolitaj Amikoj trovas spiritan helpon, pasigi horojn private, kun la taglibro, kun la Evangelio aŭ kun skribaĵoj de Amikoj. Pere de korespondado kun aliaj Amikoj aŭ Kvakeraj organizoj ili povas evoluigi kaj subteni senton de aneco al la vasta familio de Amikoj. FWCC ankaŭ strebas resti en kontakto kun tiuj Amikoj kaj interesatoj, kaj peri por ili kontaktojn kun aliaj en tiu tereno.

Kiam du aŭ tri individuoj aŭ familioj trovas unu la alian, eblas krei konforman kernon kiel centro por altiri aliajn. Ofte tiu evoluas al adorgrupo kun Amikoj el diversaj landoj, kaj serĉantoj laŭ vojo al fariĝi Amikoj. Ankaŭ povas okazi, ke homoj el aliaj konfesioj kaj kredoj eniĝas, kaj sentas kongruon kun la adorkutimoj kaj moroj de Amikoj.

Multaj novaj grupoj starigas siajn adorkunvenojn en privataj hejmoj. Amikoj kutime restas post la adorkunveno, por neformala diskutado dum kafumo aŭ manĝado. Sed kunveni private ankaŭ havas malavantaĝojn. Kunvenlokoj povas tro ofte ŝanĝiĝi, kaj la intimeco de privata domo povas malinstigi ĉeestadon de proksimaj loĝantoj. Se grupo kunvenas en fiksita publika loko, estas pli facile varbi, kaj pli facile trovi. Tamen, multaj malgrandaj grupoj ne eltenas la kostojn de tiaj kunvenejoj. Iuj ankaŭ frontas leĝajn aŭ kulturajn limigojn, kuniĝante por adoro.

Post kreo de nova adorgrupo, preskaŭ certe homoj kiuj neniam antaŭe spertis la Kvakeran adormanieron ankaŭ partoprenos. Kiam novulo ĉeestas, estas helpe, antaŭ komenci, doni klarigon de la Kvakera formo de adoro kaj ĝia fonto. Presitaj kartetoj kun enkondukoj al la adormaniero de Amikoj estas haveblaj de diversaj Kvakeraj grupoj. Ankaŭ estas helpe klare anonci, ke tiuj kun diversaj konvinkoj estas bonvenaj adori kun la grupo sen premo fariĝi membroj. Ne malkutimas, ke homoj el aliaj konfesioj kaj religioj regule partoprenas en tiuj malgrandaj ador-grupoj.

Ofte tiuj grupetoj evoluis sen kontakto kun la vasta komunumo de Amikoj. Sed eĉ se nur du aŭ tri Amikoj kolektiĝas, unu persono povas roli kiel Kvakera kontaktulo. La adorgrupo ankaŭ povas meti sin sub la zorgo de la Internacia Komitato pri Membreco de FWCC. Oni povas instigi vizitadon, kaj sendi detalojn pri novaj Amikoj kiuj translokiĝas al la regiono. La Sekcio de FWCC por la regiono ankaŭ povas peri kontaktojn kun aliaj proksimaj Amikoj. Partopreno en aranĝoj de la Sekcio povas plifortigi tiujn kontaktojn.

Helpas se ano de la grupo servas kiel peranto, por certigi ke grupanoj ricevu informon pri la kunvenejo, por ĝisdatigi varbilojn, ktp. Plej bone estas, se oni transdonas laŭvice tiujn respondecojn, aŭ se la peranto/korespondanto transdonas iujn el ili. Precipe kiam iu grupo ankoraŭ ne havas aferkunsidojn, kaj tial ne faras protokolon, povas helpi taglibro aŭ kroniko de la grupo, por registri la evoluon de la grupo. Ankaŭ tiu utilas por teni kontojn rilate al luado, poŝto, varbado kaj simile, kaj helpas dividi juste la kostojn laŭ personaj monrimedoj.

Se la grupo sentas preta, ĝi povas starigi regulajn aferkunsidojn, ekzemple ĉiun duan aŭ trian monaton. Iu persono povas roli kiel komizo, atentante ke la kunsido progresas laŭ la manieron de Amikoj. La aferkunsido povas servi por pritrakti eblajn problemojn, kreskadon de la grupo, programojn por infanoj, strukturon de kunvenoj, financon, konvinkiĝojn, ktp. Ĉiuj regulaj ĉeestantoj, kun aŭ sen formala membreco de la Religia Societo de Amikoj, prefere partoprenu en tiuj aferkunsidoj. Ĉiuj povas kontribui kaj strebi al unueco. Amikoj kun pli longa sperto povas doni gvidadon kaj proponojn por certigi la spiriton de adoro dum konsiderado de aferoj.

Kiam la grupo komencas kreski, plifortiĝi kaj establiĝi kiel kunveno, ĝi povas peti, ke ĝi estu sub la zorgo de la Internacia Membrec-Komitato de FWCC. Tiu helpos starigi solidajn kontaktojn inter la nova grupo kaj la monda familio de Amikoj. Ĝi ankaŭ donos al la grupo referencpunkton kiam leviĝos demandoj pri organizaj kaj spiritaj aferoj, aŭ kiam estas konvinkiĝoj por komuna traktado kun la vasta korpuso de Amikoj.

Fine, kiam la grupo kaj la Internacia Membrec-Komitato interkonsentas, ke venis taŭga momento, la adorgrupo povas peti statuson kiel plena Monata Kunvengrupo. Tiam ĝi prenos respondecon pri siaj propraj aferoj de membreco. Vigla Monata Kunvengrupo eĉ povas fariĝi la kernon de nova Jara Kunvengrupo.

Se estas vigla Monata aŭ Jara Kunvengrupo sufiĉe proksime (eĉ se estas en alia lando), la grupo eble preferos turni sin al ĝi por subteno, kaj poste eble petos akcepton kiel unu el ties kunvengrupoj. Eĉ se la grupo elektis rekte ligiĝi al la Internacia Membrec-Komitato de FWCC, ĝi ankaŭ eble deziros kontakton kun la Sekcio de FWCC en la regiono, kaj foje ĝi povas komenci starigi ligojn al la Jara Kunvengrupo al kiu ĝi fine filiiĝos.


Reen al la Kvakera Paĝo.


tradukinto kaj tenanto: Antony Rawlinson;
Reviziita: 15 januaro 2004.