Skizo de Kvakerismo

Multaj homoj komentis pri la revolucia ŝanĝo en universala vidpunkto kiun la vivmesaĝo de Jesuo anoncis. Dio estas la aŭtoro kaj kreinto de la vivo; sed, anstataŭ la severa kaj venĝema patriarko de fruaj profetoj en la Malnova Testamento, la Dio de Jesuo ampleksas la homaron kun amo kaj kompato ne-elĉerpeblaj. La pekinto ĉagrenis sed estas pozitive helpata.

Parabolo prezentas Dion kiel ŝafiston lasintan la gregon de naŭdek naŭ por serĉi unu ŝafon devagintan. La parabolo de la filo diboĉa bildigas la ĝojon kiam unu vivo estas konvertita. Laŭ la figurado de Jesuo, Dio similas al amanta patro. La regno de Dio estas regno spirita, ne reĝada. Estas ene de homoj, se ili nur devas elserĉi ĝin. Ili havas la kapablon renaskiĝi en tutan harmonion kun la Dia Vivo.

Krome, la normoj de la mondo estas renversitaj. Malfacile la riĉuloj eniras paradizon. La sacerdotoj kaj memkontentuloj, kiuj vivas per ritoj kaj la leĝaro, sed ne per amo, estas vipuroj, estas tomboj kolorigitaj, estas hipokrituloj. La malriĉa vidvino kun sia monereto ekzemplas homan amon por Dio; la malestimata Samariano ekzemplas amon de najbaro. Ne la potenculoj sed homoj humilaj heredos la Teron!

Jen estas nova difino de la naturo de la homa-dia interrilato, nova difino de la vero, kiun Jesuo diras, ke li estas veninta por atesti. Ne mirinde estas, ke li teruris la riĉulojn kaj potenculojn!

George Fox kaj "La Lumo"

La Kvakera deklaro de ĉi tiu radikala redifino de la Vero estis unue proponita de George Fox, en Anglio en la 17a jarcento. Por resumo minimuma, la principoj kiujn li konkludis ampleksis jene:
  1. Ke Dio estas rekte alirebla por ĉiuj personoj senbezone de peranta sacerdoto aŭ ritaro.
  2. Ke en ĉiuj personoj loĝas "Semo" (aŭ "Kristo", aŭ "Lumo" - li uzis ĉiujn ĉi metaforojn), kiu estas el Dio; kaj kiu, se tiuj nur atentas, gvidos ilin kaj tajlos iliajn vivojn laŭ la volo de Dio.
  3. Ke vera religio ne estas lernebla el libroj nek laŭ-formaj preĝoj, vortoj aŭ ritoj (laŭ Fox formuloj vanaj); sed devenas nur de rekta sperto de Dio, konata per la "Semo", aŭ "Lumo Interna".
  4. Ke la Sankta Skribo estas komprenebla nur kiam oni kongruas kun la Spirito kiu eldonis ĝin.
  5. Ke estas oceano da mallumo kaj morto, da peko kaj suferado, tra la mondo; sed ankaŭ oceano da lumo kaj da amo, kiu superfluas la oceanon da mallumo, malkaŝante la senfinan amon de Dio.
  6. Ke la povo kaj amo de Dio superas ĉion, forviŝante la artefaritajn dividojn inter la sekulara kaj religia, por ke la tuta vivo, kiam oni vivas laŭ la Spirito, fariĝas sakramento. La tradiciaj eksteraj sakramentoj, ankaŭ karakterizitaj en vanaj formoj, estas forĵetindaj, favore al realo spirita kiun ili simbolas.

Rezisto kaj Disvastiĝo

Estis multo en ĉi tiuj principoj por marki Fox kaj liajn kunulojn kiel herezulojn. La rifuzo al eklezia aŭtoritato, kompreneble, estis ĉefa, ĉar tiuj fruaj Amikoj rifuzis pagon de la impoŝto postulata de la ŝtata eklezio. Fox estis akuzata kiel nekristana, ĉar, kvankam li skribis kaj parolis nature en la bone konata Kristana maniero, kiu nomas Jesuon de Nazareth kiel la Kriston, la Mesion, la filon de Dio, kiu venigis savon el peko, li krome parolis pri la Spirito de Kristo kiel disponebla en ĉiuj personoj, ĉu ili iam aŭdis pri Jesuo aŭ ne.

Tiu ĉi estis la "Logos", la Vorto, kiu laŭ la evangelio de Johano estis en la komenco, antaŭ ĉio, kaj en ĉio iam kreita. Krome, plenigita de la potenco de la Sankta Spirito, Fox predikis, preĝadis, disputis kaj kuracis, kun fervoro kiu invitis la malamikecon de tiuj kies karieroj kaj aŭtoritato estis konstruitaj sur religiaj strukturoj, kiuj ne nur ne havis tian vervon kaj entuziasmon, sed ege suspektis ilin.

La publika pastrado de Fox komencis en la nordokcidenta parto de Anglio en 1652a, kie li trovis milojn da serĉantoj, jam kunvenantaj en silento, malsatantaj je la religiaj veroj bazitaj sur spertado, kiujn Fox proponis. La nombroj de liaj sekvantoj kreskegadis, kaj ili ekiris por disvastigi la mesaĝon en ĉiuj partoj de la mondo - al Konstantinopolo (Istanbul), al Romo, al Danzig (Gdansk), eĉ al Ameriko. La unuaj Kvakeroj alvenis en Bostono en 1656; kaj en 1657 Kvakera Kunveno estis establita sur Cape Cod, kie ĝi ankoraŭ ekzistadas, la plej antikva, daŭra, Kvakera Kunveno en Nordameriko.

Suferadoj

Tiuj fruaj Kvakeroj, tiel moke nomitaj ĉar ilia fervoro ofte tremigis ilin, kiam ili predikis aŭ preĝis, renkontis suferon kaj persekutiĝon. (La angla nomo "Quaker" devenas de la vorto "to quake", kiu signifas "tremi".) Miloj enkarceriĝis en Anglio. Kelkaj, vojaĝante por transporti sian veron, kaptiĝis de piratoj Alĝeriaj por reelaĉeto aŭ sklaveco. La plej bruta persekutiĝo okazis en la kolonio de Massachusetts Golfo en Nordameriko, kie kvar Kvakeroj pendumiĝis sus la komuna kampo de Boston, kaj aliaj estis skurĝitaj, suferis markiĝon, tranĉon de oreloj, aŭ traboron de langoj per varmega fera ilo, - kaj ekzilon.

Nur en Rhode Island, kie Roger Williams estis establinta la principon de religia tolerado, Kvakeroj prosperis sen persekutiĝo. Pluraj guberniestroj de tiu kolonio mem estis anoj de la Societo de Amikoj. La plej longdaŭra ĝenerala kunveno de Amikoj en la mondo fondiĝis tie en Newport en 1661 kaj evoluis en la Jaran Kunvenon de Novanglio ("New England"). En 1672 George Fox mem marveturis trans al Atlantiko por ĉeesti la jarkunvenon kaj gvidhelpi ĝin. Jardekon poste William Penn inaŭguris sian "sanktan eksperimenton", establante la kolonion de Pennsylvania, kaj bazante sian guberniadon sur Kvakeraj principoj kaj idealoj.

Eĉ hodiaŭ, kiam estas Kvakeraj Kunvenoj en ĉirkaŭ 56 landoj tra la mondo, eble la duono de Kvakeroj loĝas en Usono. Depost la lasta parto de la 19a jarcento la plimulto de Kvakera influo en Afriko, Latinameriko kaj Azio venis el Usono: misiista etendado kiu estas profunde influinta la hodiaŭan formadon de la Religia Societo de Amikoj.

"Amikoj de la Vero"

Tiuj plej fruaj Amikoj sin nomis, ne la Religia Societo de Amikoj sed "Amikoj de la Vero""Publikigantoj de la Vero". La Vero pri kiu ili parolis estis Vero, kaj ĝi apartenis al Dio; ĝi estis eterna, neŝanĝa, kaj homoj povis sperti ekvidojn de ĝi, kaj gajni erojn de ĝi per ricevemo kaj sentemo al la gvidaderoj de la Semo, la Kristo, la Lumo interna. Tiu vero estis tiel vasta, kaj homara komprenado tiel limigita, ke amikoj neniam skribemis ĝin en vortoj kiel kredaron aŭ dogmon. Tion fari batateligus ĝin kaj neus la gravecon de senpera gvidigo. Por Amikoj, tamen, ĝi ŝajne inkluzivas la principojn ĵus asertitajn.

Plue, revelacio de la Dia Vero ne finiĝis kiam la Biblio publikiĝis, sed daŭras nun al la persono aŭ adoranta grupo ricevema. Estas pro tio, ekzemple, ke, kiam sciencaj eltrovadoj dum la 19a jarcento rigardiĝis kiel minaco al religia kredado de multaj, kies fido estis bazita sur biblia laŭvortismo, Amikoj ne trovis la novan veron minaca, sed vidis ĝin nur kiel dilatiĝon de sia kompreno de Dia kreado. Kvankam Kvakeraj religiaj spertoj estas esence neraciaj, Kvakerismo kaj scienco estas pruviĝintaj reciproke simpatiaj, ĉar ambaŭ estas bazitaj sur spertado.

"Viaj Vivoj Parolu"

El la bazaj Kvakeraj principoj jam deklaritaj evoluis kelkaj specifaj aplikoj kiujn Amikoj nomas siaj atestadoj. Kvankam ili evidentiĝas diversmaniere, la atestadoj estas baze kvar: Egaleco, Paco, Simpleco kaj Komunumo.

Egaleco:

Se Dio estas rekte alirebla por ĉiuj personoj, senkonsidere de aĝo, sekso, raso, nacieco, rango ekonomia aŭ socia aŭ edukada - se ĉiu persono estas egale entenata en la amo de Dio, kaj havas egalan potencon por la revelacio de la Dia Vero, tiam ĉiuj personoj estas egale estimindaj. Ekzistas tiu Semo, tiu Lumo - estas tio de Dio en ĉiu persono. Por Amikoj tiu ĉi implicas de la komenco egalecon de seksoj kaj rasoj.

En Anglio kaj la anglaj kolonioj devis sekvi la fino de privilegio bazita sur riĉeco kaj sur socia klaso. En landoj tiaj kiaj Japanio kaj Kenjo, kie la tiamaj kulturoj trudis subulan aŭ malsuperan rolon sur virinojn, ĝi rezultis en la fondiĝo de Kvakeraj lernejoj por knabinoj. Ĝi implicis, ke oni ne mensogu, aŭ trompu alian idon de Dio. Tiel, vereco kaj honesteco iĝis partoj de la pli larĝa difino de Vero. Ĝi implicas respekton por homoj senkonsidere de aĝo - eĉ por la tre junaj - eĉ por la tre maljunaj - eĉ la kelkfoje incitemaj adoleskantoj.

Paco:

La Atesto pri Paco naskiĝis el la sama kompreno de la naturo de Dio kaj de homoj. Kiel oni povu mortigi alian infanon de Dio, potencan flujejon de Vero, negrave kiel malprudente tiu vidiĝas dumtempe? Por Amikoj ĉi tiu testimonio implicas oponon al ĉiuj militoj. Dum la Amerikana Revolucio multaj Amikoj estis malkonfesitaj de siaj Kunvenoj pro partoprenado je unu partio aŭ la alia. Poste Amikoj, frontitaj de konskripcio, laboradis por la rajton de rifuzo pro konscienco.

Kelkaj Amikoj hodiaŭ strebas por aboli konskripcion por militaj celoj, ne nur de iliaj korpoj, sed ankaŭ de ilia pormilita impoŝto.

La pripaca atesto rezultis en klopodoj por mildigi la suferadon de la militaj viktimoj de ĉiuj partioj - pro esti repacigantoj aŭ por serŝi rimedon por pacigo inter popoloj kaj nacioj konfliktantaj. Ĝi rezultis en kontraŭstaro je mortpuno, kaj en konstanta serŝo por senperfortaj rimedoj por la solvo de konflikto - solvo per institucioj juraj, tiaj kiaj internaciaj traktatoj, kaj instancoj kiel la Unuiĝintaj Nacioj. Ĝi necesigas daŭran serĉon, persone kaj grupe, por paco kaj socia justeco, per metodoj senperfortaj de pacigo kaj socia ŝanĝado.

Simpleco:

Inter Amikoj ekzistas nenia dubo, ke la mondo prezentas multajn distradojn de la Vero - postkurado de riĉeco aŭ plezuro, ekzemple - troemo lingva, moda aŭ konduta, ekzemple - al tro granda okupiteco, eĉ pri bonaj aferoj. Sed la Vero estas kutime trovata en kvieta, atenta atendado por ĝiaj alvoketoj en la homa koro, en la humila simpleco de spirito, kiu agnoskas, ke finfine Dio, ne ni mem, estras nian mondon.

Tial la Atesto de Simpleco celas enfokusigi nian atenton pri tio kio estas esenca kaj eterna, sen distriĝo pro la forpasema, la bagatela, la efemera. Klara honesta parolo estas esprimo de simpleco. Respekto al la Dia kreaĵo kaj tial, zorgo pri la medio kaj la ĝusta uzado de mondaj riĉaĵoj estas alia evidenta aspekto de la atesto de simpleco.

Ekonomia sistemo, tia kia de la industriaj nacioj de la okcidento (tia kia ĝia kresko baziĝas sur diboĉo, malŝparado, kaj artefaritaj stimulataj deziroj) estas fundamenta profanado de la atesto de simpleco. Kiel la plimulto da siaj samlandanoj, Kvakeroj en Eŭropo kaj Usono estas privilegiitaj preter la plej ekstravagancaj imagoj de la vasta plejmulto de la monda popolo. Tiu fakto povas instigi specialan konscion de respondeco pri bona stevardeco kaj por sindono al socia justeco.

Komunumo:

Fine, kiel egale amataj gefiloj de Dio, ĉiuj homoj estas gefratoj, unu homa familio, negrave kiel grandaj niaj diferencoj de spertado, de kulturo, de aĝo, de komprenado. Kvakeroj estas trovintaj, ke la lumo povas ilumini grupon unuiĝintan en komunumo de fido, de konscienco aŭ de spertado.

Estas la tasko de Kvakeroj krei komunumon pli kaj pli larĝan tra la mondo per percepto kaj asertado reciproke, kaj en ĉiu persono kiun ni renkontas, de la diodonata potenco, tiu Semo, tiu Kristo, tiu Lumo interna. Ni devas lerni intertrakti afirmante kaj nutrante la plej bonan kiun ni trovas unu en la alia - aŭ, en la vortoj de George Fox - per respondo al tio de Dio en ĉiu persono.

En tia komunumo, kredas Amikoj, homoj atestas la suverenecon, kompaton, kaj amon de Di, kiujn ili spertas.

Reen al la Kvakera Paĝo.


Eldonita de la Kvakera Esperanto-Servo
TTT-paĝo tenata de Antony Rawlinson;
Ĝisdatigita: 8 junio 1996.