RENKONTE KUN LA SPIRITO

ENKONDUKO AL KVAKERAJ KREDOJ KAJ KUTIMOJ

Komencoj | Amikoj kaj Dio | Respondo al la voko | Amikoj kaj la Biblio | Kredaro kaj teologio | Ritoj | Post-vivo

BAZAJ KVAKERAJ KREDOJ

Kvakeraj komencoj je George Fox

La Amikoj komencis sian radikalan redifinon de kristanisma vero en Anglio en la 17a jarcento. George Fox estis la ĉefa motoro dum la fruaj jaroj. Li naskiĝis en 1624, filo de meze prospera teksisto kaj intense religia patrino. Serioza kaj introspektema junulo, fizike forta, li sentis june allogon al religiaj aferoj. Sed li vere ŝokiĝis pro la neglekto de la pretendemaj kristanoj, vere vivi laŭ siaj kredoj.

Dek-naŭ-jara George forlasis la hejmon por spirita serĉado. Li elserĉis kaj defiis religiajn gvidantojn ĉie ajn respondi al liaj demandoj. Lia serĉado kaj vagado daŭris kvar jarojn, sed ŝajne neniu komprenis lin kaj neniu akceptis la realon de lia interna konflikto. Iom post iom lia konvinko kreskis, ke Dio donis la respondon al li, ene de li mem. En 1647 li aŭdis voĉon kiu diris, "Estas iu, Kristo Jesuo, kiu povas alparoli vian animstaton." Tiu sperto ŝanĝis lian vivon, liajn konceptojn religiajn, kaj lian komprenon pri la homa-dia interrilato. La reston de sia vivo li dediĉis al komuniko de sia nova kompreno.

George Fox enkarceriĝis ok fojojn pro disvastigado de siaj religiaj kredoj kaj pro farado de la sekvaj radikalaj agoj. Li suferis kruelajn batadojn, aĉajn streĉiĝon mensan kaj seniĝon korpan. Li montris sin heroa kaj senŝancela kaj vera geniulo religia. Lia ĵurnalo kaj aliaj skribaĵoj daŭre restas bazaj verkoj de la Religia Societo de Amikoj, de kiu li ĝenerale akceptiĝas kiel fondinto. Li tiel bone konis la Biblion, ke la plimulto de liaj verkoj ĉerpas el bibliaj fontoj.

George Fox neniam intencis fondi novan religian sekton. Li kredis ke lia eltrovo estas universala, ke li retrovis la originalan kristanismon. La alproprigado de ĉi tiu revelacio ege transpasas la limojn instituciajn de la kristana eklezio. La sento de ĝoja liberiĝo kiun li eltrovis, resonas laŭ Kvakera historio ĝis la nuna tempo. Ĝi fortigis Amikojn je ties konvinko, ke la homoj kapablas trovi novan komprenon, se ili nur fidos, kaj respondos al, la vivo de Jesuo.

Amikoj kaj Dio

Je la centro de kvakera fido kuŝas koncepto pri la Interna Lumo. Ĉi tiu principo estas, ke ene de ĉiu homa animo estas plantita, certa elemento de la vera spirito kaj energio de Dio. Jena elemento, konata al fruaj Amikoj kiel "tiom el Dio en ĉiu", "la Semo de Kristo", aŭ "la Semo de Lumo", signifas al Amikoj tion, kion priparolas Johano 1:9, "tiu vera Lumo, kiu eklumas ĉiun homon kiu venas al la mondo".

Amikoj ĝenerale kredas ke persona kono de Dio eblas nur pere de spirita sperto, aŭ pere de io interne montrata al la unuopa homo tra la agoj de la viviga spirito de Dio. Tiu klarigas la sintenon de Amikoj rilate al multaj aferoj, inkluzive de la persono kaj pastrado de Jesuo Kristo; la sanktaj skriboj; la korpo kaj la aŭtoritato de la Eklezio; al ties uzado de ceremonioj, simboloj kaj sanktaĵoj; kaj precipe al la devoj sentataj de ĉiu individuo.

Ĝenerale, la koncepto de la Interna Lumo estas dufaceta. Unue, la Interna Lumo distingas inter bono kaj malbono. Ĝi montras la ekziston de ambaŭ en homoj, kaj per sia gvido, ofertas la eblon de elekto. Due, la Interna Lumo malfermas la unuecon de ĉiuj homoj al ties konscio. Amikoj kredas, ke la ebleco por bono, same kiel malbono, kuŝas en ĉiu ajn.

George Fox agnoskis ke ekzistas "oceano de mallumo kaj morto" tra la tuta mondo. Tamen li ankaŭ vidis tiun "oceanon de lumo kaj amo" kiu superfluas la oceanon de mallumo, montrante la senfinan amon de Dio. Amikoj kredas, ke la potenco de Dio venki malbonon estas havebla en la karaktero de ĉiu ajn kiu vere celas plenumi la volon de Dio. Grandparte, ni estas la arbitracianto de la propra destino, havante la kapablon de elekto. Savado, en kvakera senco, kuŝas en nia povo fariĝi infanojn de Dio.

Kvankam la Interna Lumo aŭ la Dia spirito ĉiam estis havebla, Amikoj ĝenerale akceptas, ke la plena revelacio de Dio manifestiĝas en la vivo de Jesuo Kristo - "enkarniĝinta kaj loĝanta inter ni, plene je graco kaj vero".

Responde al la voko de Dio

La sento de la ĉeesto de Dio, retrovita de ordinaruloj, estas inter la plej distingaj aspektoj de kvakerismo. La skriboj de fruaj Amikoj plenplenas je rakontoj pri "renkontoj kun Dio", kaj "gvidado de la Sankta Spirito". Foje tiaj spertoj helpis al ilia komprenado. Foje estis konstato pri io farenda kiel parto de la celo de Dio surtere. Amikoj komencis uzi la esprimon "(Di-)konvinkiĝo" por priskribi la sperton de Amikoj, kiam tiuj sentas ke Dio eble komunikas: "jen tio, kiu estas bezonata - kaj vi helpu atingi ĝin".

Ĉi tiu speco de rekta sperto de Dio ne sole apartenas al Amikoj. Ĝi estas komuna kaj al judismo kaj al kristanismo. Sed la Religia Societo de Amikoj estas malkutima pro la maniero en kiu ĝi celas subteni siajn anojn obeantajn tiajn vokojn. Amikoj ĉiam kuraĝigis en si reciproke, aliron al kristana instruado kiu emfazas la bezonon esti ricevemaj al la Sankta Spirito kaj al la voko de Dio.

Amikoj kaj la Biblio

Amikoj kredas ke vera religio ne lerneblas el libroj nek fiksitaj preĝoj, vortoj nek ritoj; kiujn nomis George Fox "vantaj formuloj". Kiam komenciĝis kvakerismo en Anglio, la Biblio estis nur ĵus veninta al ĝenerala cirkulado en angla-lingva traduko, sed estis vaste legata kaj citata. Plej multaj Protestantaj grupoj atribuis al ĝi multe da absoluteco kaj senerareco. La komuna deziro por ekstera aŭtoritata normo estis ege forta. En religiaj disputoj, ĉiu grupo provis trovi subtenon ie en la vortumado de la Skriboj.

Foje, Amikojn trafis la sama kutimo. Sed ili ankaŭ kredis je la samtempa montro de la volo de Dio, paralela al tio, kio estis priskribita en la Biblio. George Fox diris: "Vi emas diri, ke Kristo diras jenon, kaj la apostoloj diras jenon, sed kion povas diri vi? Ĉu vi estas infano de la Lumo kaj ĉu vi promenis en la Lumo, kaj tio, kion vi elparolas, ĉu ĝi venas el interne de Dio?"

Amikoj rifuzas uzi la Biblion kiel absolutan pruvon de ĝusta konduto kaj vera doktrino. Dia revelacio ne estas limigita al la pasinteco. La sama Sankta Spirito kiu inspiris la Skribojn en pasinteco, povas inspiri vivantajn kredantojn, centojn da jaroj poste. Prave, por ĝusta kompreno de la pasinteco, nuntempa ekkono fonte de la sama Spirito nepras. Amikoj kredas ke, per la Interna Lumo, Dio provizas ĉiun per aliro al spirita vero taŭga por hodiaŭ.

Kredaroj kaj teologio

La sinteno de Amikoj al formala preskribita kredaro kaj teologia dogmo estas malsama ol tiu de plej multaj kristanoj. Preskriboj ne donas la bazon por aneco al ilia komunumo. Amikoj konscias ke vortoj ne plene povas esprimi profundajn spertojn. Amikoj ankaŭ konstatas ke vortoj kiuj taŭge esprimas la personajn konvinkojn de iu homo, en iu tempo, tre verŝajne ne taŭgos por la sama persono poste en ties vivo. Estas eĉ malpli facile difini la religiajn konvinkojn de grupo da homoj. Vortoj kaj esprimoj ofte ebligas tre diversajn interpretojn.

La manko de preskriboj ne implicas, ke Amikoj sentas ke kredoj de iu homo ne gravas. Ili konstatas, ke personaj kredoj esence influas konduton. Amikoj estas homoj de profundaj religiaj starpunktoj, sed ili tute klare vidas, ke tiuj starpunktoj devas montriĝi laŭ la maniero en kiu ili esprimiĝas en agado. Multaj Amikoj sentas heziton pri la valoro de teologio, timante ke ĝi tro facile gvidas al supozado kaj disputado. Sed ĉiuj volonte konsentas ke homoj, kiel raciuloj, devas pripensi la naturon de siaj religiaj spertoj. Amikoj estas kuraĝigataj elserĉi la veron en ĉiuj la eblecoj kiujn la vivo donas al ili. Ili plu estas kuraĝigataj serĉi novan lumon, el ĉiu ajn fonto. Ilia serĉado kaj malferma sinteno al la vivo certe kontribuis al la toleremo laŭ kiu Amikoj strebas rilati al aliaj homoj, kaj problemoj de fido kaj konduto.

Ĉi tio eble pli faciligas la komprenon, kiumaniere la Religia Societo de Amikoj povas ampleksi tioman gamon da religiaj vidpunktoj inter siaj anoj. Pli-malpli ĉiu ajn koloro el la religia spektro ŝajne estas spegulita inter la opinioj de Amikoj. Ekzistas Amikoj kies fido estas plej sincere esprimita en la tradicia lingvo de ortodoksa Kristanismo. Aliaj Amikoj povus esti ĝuste priskribitaj kiel religiaj humanistoj.

Ritoj kaj liturgio

Amikoj kredas ke preĝado kaj la amo al Dio plej gravas. Tio forigas la artefaritan distingon inter la sekulara kaj la religia, kaj sanktigas la tutan vivon, kiam vivatan laŭ la Spirito. Amikoj malakceptas tradiciajn, eksterajn ceremoniojn kaj sakramentojn, foje karakterizatajn kiel "vantaj formuloj", sed sen malakcepti la spiritan realon kiun ili simbolas. Baptado, ekzemple, signifas internan aŭ spiritan sperton, ne ritan agon. Komunio estas same de la Spirito, konscia malfermo al, kaj komunikado kun la Diaĵo. Kvankam Amikoj povas diferenci laŭ siaj manieroj observi la dimanĉon kaj kristanajn festivalojn, tiuj tagoj ne estas konsiderataj pli sanktaj ol ceteraj tagoj.

Kvakeroj kaj la post-vivo

Amikoj ne konsideras vivon post morto kiel premion por virto, nek kiel kompenson pro suferado dum niaj vivoj sur tero. Same ne la timo nek minaco de kondamno estis uzataj por influi al Amikoj sekvi pli purajn vivojn. La kvakera vidpunkto pri tio, kio okazos post morto estas firme enradikiĝinta en la sperto de la nuna vivo. Amikoj kredas ke vivo estas bona, kaj esenca montro de ĝia vera naturo estas ekvidebla en la amo kiun homoj havas unu por la alia.

Ĉiamas io mistera rilate al amo, kiun homoj ne plene komprenas, tamen Amikoj konvinkiĝis ke ĝi havas sentempan kvaliton. Amo ne estas detruita pro morto kaj ne estas limigebla per tempo nek spaco. Ĉi tiun konvinkon substrekas la sperto de la kvakera diservo, kaj laŭ la konstato, ke la personeco de Jesuo ne malkreskis pro lia morto. Lia vivo estis bazita je la profunda fido, ke Dio estas amo. Amikoj reagas al tiu amo. Ili spertas paradizon tuje kaj jene, kaj kredas, ke kio ajn atendas post morto, ĝi devas esti por nia bono.

Amikoj ne dogmumas pri tio, kio okazos post morto. Ekzistas Amikoj kiuj konvinkiĝis ke estas post-vivo, same ekzistas tiuj kiu konvinkiĝis ke ne. Sed ĉiuj Amikoj kredas ke estas pli grave trakti la nunan vivon, kaj celi al plibonigo de la kondiĉoj de la homaro en la nuna mondo, ol okupiĝi pri supozoj pri la sekva.


Komencoj | Amikoj kaj Dio | Respondo al la voko | Amikoj kaj la Biblio | Teologio | Ritoj | Post-vivo

Reen al la Kvakera Paĝo.


tradukinto kaj tenanto: Antony Rawlinson;
Reviziita: 14 januaro 2004.