RENKONTE KUN LA SPIRITO

ENKONDUKO AL KVAKERAJ KREDOJ KAJ KUTIMOJ

Preparaj, Monataj kaj Ĝeneralaj Kunvengrupoj | Jaraj Kunvenoj | Libroj por Gvidado | Protokolo | Proponado

KVAKERA ORGANIZA STRUKTURO

Ĉar Amikoj kredas je la ebleco de rekta, tuja komunio kun Dio, ili neniam sentis bezonon de grandioza eklezia instanco, nek organizo, nek aŭtoritato. Iumaniere, Amikoj alprenas al siaj unuopaj vivoj, la devon serĉi kaj sekvi la volon de Dio, laŭ ĝia rilato al ili. Malgraŭ tiu sinteno, Amikoj tamen evoluigis retaron da lokaj, regionaj, naciaj, kaj internaciaj organizoj.

Preparaj, Monataj kaj Ĝeneralaj Kunvengrupoj/Aferkunsidoj

[Noto de tradukinto: en la Angla terminaro, la sama vorto "Meeting" estas uzata por "Kunveno", "(Afer-)kunsido", kaj "Kunvengrupo".]

En plej multaj landoj, la "Monata Kunvengrupo" havas la ĉefan aferkunsidon de la Religia Societo de Amikoj. En Britio kaj Kenjo, ekzemple, la Monata Kunvengrupo ampleksas la anojn de pluraj malpli grandaj "Preparaj Kunvengrupoj" (en Kenjo: "Vilaĝaj Kunvengrupoj"). En aliaj landoj ĉiu loka kunvengrupo havas Monatan Aferkunsidon.

Inter aliaj aferoj, Monataj Kunvengrupoj decidas pri membreco kaj respondecas pri la ĝusta kaj regula okazo de adorkunvenoj. La Monata Aferkunsido ankaŭ estas la forumo en kiu iu Amiko povas testi "konvinkiĝon", t.e. forta gvidado de la Spirito al agado. Se taŭga, la Monata Kunvengrupo povas prezenti la konvinkiĝon al la Jara Kunveno.

Ĉar mankas klerikaro, ĉiuj anoj respondecas pri la vivo de la kunvengrupo, sed ĉiu Prepara kaj Monata Kunvengrupo elektas Komizon. Plej multaj kunvengrupoj ankaŭ havas Presbiterojn, Prizorgantojn, Kasiston kaj komitatojn por helpi efektivigi specifajn respondecojn.

Presbiteroj aparte zorgas pri la spirita vivo de la kunvengrupo kaj pri la "ĝusta tenado de Adorkunveno". La plej rimarkebla rolo por ili en kunveno estas kiam du el ili manskuas por signali la finon de Adorkunveno.

Prizorgantoj, je taŭgaj momentoj, havas pastrecan respondecon por unuopaj anoj, ĉeestantoj aŭ familioj en la kunvengrupo. Ili konsilas kaj informas pri aniĝpetoj, kaj helpas kiam anoj kaj ĉeestadantoj spertas personajn malfacilaĵojn. Ili ankaŭ tenas kontakton kun anoj kiuj malofte povas ĉeesti en kunvenoj.

En iuj landoj, Amikoj el pluraj Monataj Kunvengrupoj de tempo al tempo kunsidas en "Ĝenerala Kunveno". (ankaŭ nomiĝas Regiona Kunveno aŭ Kvaronjara Kunveno). En tiuj kunvenoj oni malpli emfazas konkretajn decidojn, kaj pli diskutas temojn de ĝenerala intereso.

Jaraj Kunvenoj

Pluraj Monataj Kunvengrupoj komune formas "Jaran Kunvengrupon". En Eŭropo tiu kutime ampleksas tutan landon. Ĉi tiu kunsidas jare por trakti konvinkiĝojn levitajn de siaj Monataj Kunvengrupoj, kaj aferojn kiu bezonas komunan decidon. Plej multaj Jaraj Kunvengrupoj havas konstantan komitaton, aŭ regulajn kunsidojn de reprezentantoj el la Monataj Kunvengrupoj, por trakti aferojn kiuj bezonas pli rapidan decidon. Jaraj Kunvengrupoj ankaŭ povas starigi komitatojn por trakti apartajn konvinkiĝojn aŭ taskojn. Multaj Jaraj Kunvengrupoj havas, ekzemple, komitatojn por disvastigi konon pri la Societo en la mondo ĝenerale, aŭ por esprimi la Kvakeran ateston de paco kaj justeco. Jaraj Kunvengrupoj aŭ ties komitatoj ofte elektas stabanojn por administra subteno aŭ por laboro pri la konvinkiĝoj oficialigitaj de la Jara Kunveno.

Libroj por Gvidado

De tempo al tempo iuj el la pli grandaj Jaraj Kunvengrupoj en la mondo, publikigas antologion de skribaĵoj de la Religia Societo de Amikoj, tra ties historio. Tia "Libro por Gvidado" provizas aron da gvidaj temoj, kaj enhavas referencojn kaj al spiritaj spertoj de Amikoj kaj al organizaj aferoj de la Jara Kunvengrupo.

En 1995, Brita Jara Kunveno konsentis pri nova eldono de "Quaker Faith and Practice" ("Kvakera Fido kaj Praktikado"). Ĉi tiu libro ankaŭ enhavas "Advices and Queries" ("Konsiloj kaj Demandoj"). Tiujn tekstojn oni foje laŭtlegas ene de kunveno por adoro kiel fokuso por meditado aŭ konsiderado. Ili donas komprenon al diversaj sintenoj kaj kutimoj, nuntempe ĝeneralaj ene de la Religia Societo de Amikoj. Por ripeti, ili ne estas striktaj reguloj; sed donas gvidon por helpi en la serĉo por amo kaj vero.

Protokolo

La protokolo estas skriba esprimo de la sento en aferkunsidoj, kaj donas gravan rimedon komuniki inter Preparaj, Monataj, Ĝeneralaj kaj la Jara Aferkunsidoj, kaj ties komitatoj. Ili ankaŭ formas historian kronikon de la vivo de unuopaj Amikoj ene de la Religia Societo de Amikoj. Tial oni atente konservas ĉiujn protokolojn en la arĥivoj.

Proponado

Ĉar plej multaj grupoj inter Amikoj ne voĉdonas, ne estas voĉdona elekto por oficoj. La Kvakera metodo estas la uzi Proponkomitaton (elektita de la tuta kunsidantaro), kiu proponas iujn al la rilata Aferkunsido (ekz. Monata Kunsido). Tiu kunsido aŭ kunsentos pri la proponita persono, aŭ petas al la komitato rekonsideri. La Komitato por Proponado plenumas nepran rolon por la flegado de la komunumo, ĉar plena uzado de ekzistantaj talentoj postulas kaj sagacon kaj imagkapablon.
Preparaj, Monataj kaj Ĝeneralaj Kunvengrupoj | Jaraj Kunvenoj | Libroj por Gvidado | Protokolo | Proponado

Reen al la Kvakera Paĝo.


tradukinto kaj tenanto: Antony Rawlinson;
Reviziita: 15 januaro 2004.