"Cotswold" estas la nomo de rango da montetoj, kie fontas la rivero Tamizo, okcidente de Oksfordo.
La dancformo originas de tiu regiono, sed nuntempaj kluboj ekzistas en ĉiu parto de Britio, krome en diversaj aliaj landoj, precipe Usono.
Tipa "Cotswold" kostumo estas plejparte blanka, kun krucigitaj rubandoj de la ŝultroj ĉirkaŭ la brusto kaj dorso, kaj sonoriletoj fiksitaj ĵus sub la genuoj.
Oni prezentas la dancojn portante poŝtukojn aŭ bastonojn (tamen kelkajn sen ambaŭ).
La dancformo devenas de diversaj vilaĝoj.
Ĉiu vilaĝo havas, aŭ havis, sian karakterizan dancstilon ("tradicion"), ekzemple -Bampton, simpla kaj ritma; Longborough, ege vigla sed preciza; Fieldtown (nuntempa Leafield), plena je subtileco.
Ĉiu vilaĝa tradicio krome havas propran repertuaron (kontraste kun "Lancashire Clog", kie tipe la originalaj vilaĝoj havis po unu dancon).
La dancoj nomiĝas pro siaj melodioj.
Ofte la sama melodio, kaj nomo, estas uzata en pli ol unu tradicio por tute malsamaj dancoj.
Ekzemple "Shepherd’s Hey" en Adderbury kaj Wheatley estas similaj dancoj kun manfrapoj - en Bampton ĝi estas multe pli longa, kaj dancantoj interŝanĝiĝas kun kontraŭa angulo.
La dancoj normale estis farataj kiel ceremonio, de la viroj de la vilaĝo. Modernaj kluboj tamen ofte akceptas virinojn, kaj ekzistas diversaj organizoj de danc-kluboj, kun kontrastaj sintenoj rilate al virinaj dancistoj. La plej malnova el tiuj organizoj estas la "Morris Ring" ("Morris-cirklo"), kaj al tiu apartenas mia klubo, London Pride. "Morris Ring" oficiale tenas ke la dancformo laŭ tradicio kaj praktiko devas aparteni nur al viraj dancistoj. Tamen, ekzistas aliaj organizoj kiuj havas eble pli modernan sintenon, kaj akceptas dancistinojn; nome "Morris Federation" ("Morris-Federacio") kaj "Open Morris" ("Morris Malferma"). Ĉiuj tri asocioj baziĝas en Britio.