Nuptofotoj de Antony kaj Belalumo (Kwang Mi)

Version in English also available.

Bonvenon al la nuptaj fotoj de Antony kaj Belalumo (Kwang Mi) Rawlinson.

Ni geedziĝis laŭ Kvakera kutimo en "Friends' House", Euston Road, Londono, je 4 oktobro 1998, kun nuptaj promesoj per la angla, Esperanto kaj la korea. Ni vestiĝis per la Korea nacia kostumo. La nupta festo okazis ĉe la "Square" vinbufedo, Tolmer's Square; kun distro fare de la "London Pride" morisistoj (el kiuj Antony estas aktiva ano), kaj la koruso de la Londona Esperanto-Klubo, kie ni unue renkontiĝis en 1996.

La bildoj sidas en diversaj dokumentujoj, depende de kie ni ricevis ilin; ĝenerale kun la nomo de la persono kiu provizis ilin. Se vi ankaŭ havas fotojn, kaj povas sendi ilin per retpoŝto, ni tre dankos. Bv. indiki, ĉu aŭ ne vi pretas ke ni muntu ilin ĉi tie.


Antony kaj Kwang Mi Raŭlinson;
ĝisdatigita: 25 novembro 1998.