La Kvakeroj (angle - "Quakers") estas Kristana religia movado fondita en la 17a jarcento, bazita je principoj de Paco kaj homa egaleco.
La oficiala nomo estas "La Religia Societo de Amikoj", sed ni estas ĉie konata de la populara nomo.
Mi apartenas al Kunvengrupo de Walthamstow, en nord-orienta Londono. Kvakera Ador-kunsido povas esti unu aŭ alia de du specoj: "Programita", aŭ "Ne-programita". La "programita" tradicio kutimas en granda parto de Usono, kie oni ankaŭ uzas la nomon "Kvakera Kirko". Kunveno tre similas al Bapta aŭ Metodista diservo. En Britio, adorkunsidoj estas ne-programitaj. Tiu signifas ke la adorkunsido ne havas planitan enhavon; sed simple baziĝas je horo de silenta meditado, dum kiu ajna ĉeestanto povas fari voĉan kontribuon laŭ taŭga temo, kiam tiu ricevis inspiron. |
Kvakeroj kaj mi:Kontraste kun la plimulto de nuntempaj Kvakeroj, kiu venis jam plenaĝaj al la Societo, mi naskiĝis en Kvakera familio.Mia unua Kunvengrupo (en mia memoro) estis en Swansea, suda Kimrio. Nun ekstaris aliaj Kunvenoj pli proksima al mia infanaĝa hejmo en okcidenta Kimrio, sed tiam la 50-kilometra veturo estis la sola ebleco. Ni ne estis regulaj ĉeestantoj, sed vojaĝis eble unu fojon en monato. Mi ankaŭ membriĝis al Kunvengrupoj en Kembriĝo, kiam mi studis kaj loĝis tie, ĝis mia translokiĝo al Londono en 1985. Tiam mi transprenis la membrecon al la Kunvengrupo de "Friends' House" ("Domo de Amikoj"), kiu kunvenas en la ĉefa sidejo de la Societo en Britio en Euston Road, Londono. Mi restis membro de tiu Kunvengrupo ankaŭ post mia translokiĝo al nord-orienta Londono, sed fine transmembriĝis al la Kunvengrupo de Walthamstow en 2002. |
Ilustraĵoj:
"Friends' House" enirejo; fontano en korto
far Antony Lewis