Saluton! Bonvenon al la Hejmpaĝo de Antony

English-speakers please select Information on Esperanto, or my Home Page in English.

Dankon, ke vi legas mian hejmpaĝon.

Mi loĝas en Londono kun mia korea edzino Belalumo, kaj niaj 2 infanoj Bianca (n. somero 2000) kaj Dominic (n. aŭtuno 2002). Ni uzas Esperanton, korean kaj anglan lingvojn kun la infanoj. Inter ni, Belalumo kaj mi ŝanceliĝas inter la angla kaj Esperanto - ĉar unuflanke ŝi daŭre bezonas ekzercon pri la angla, kaj aliflanke ni deziras ke la infanoj spertu Esperanton tiel multe kiel eble.

Jen kelkaj informoj pri mi kiujn eble vi jam scias, sed eventuale ankaŭ iuj surprizoj:

Interesoj:

Neglektitaj Interesoj:

Se vi havas informon pri taŭgaj Esperantlingvaj TTT-paĝoj pri tiuj temoj, mi ŝatus aŭdi de vi ().

Laboro:

Mi aktuale (majo 2007) laboras kiel administristo en orientlondona lernejo, sed serĉas taŭgan eblecon reveni al komputiko, havante sperton dum multaj jaroj en la komputil-serva industrio. Mia lastatempa sperto estas en la kampo de komercaj aplikadoj, uzantaj Oracle kaj C, antaŭe ĉefe per grandaj komputiloj (angle "mainframes"), uzante COBOL kaj CICS; sed ankaŭ de temp' al temp' mi luktis kun aliaj teknikoj (por verki ĉi tiun mi mem-instruis HTML).

Lingvo-kapabloj

Bone:
Angla, Esperanto
Pli-malpli ebla:
Franca
Barakte:
Germana
Bedaŭrinde preskaŭ forgesita:
Kimra
Mi ĝenerale ŝatas lingvojn, kaj en diversaj pasintaj tempoj mi provis lerni la Nederlandan, la Litovan kaj la Hungaran. Mi fine rezignis pri tiuj, sed eventuale denove ekos la instigo por finlerni iun aŭ alian el ili. Bedaŭrinde mi ĝis nun ne vere progresis pri la korea, la lingvo de mia edzino.

Ŝatoj kaj Abomenaĵoj

Bonaj:

Aĉaj:

Nepre vizitu miajn listojn da Esperant-lingvaj Personaj Paĝoj en TTT, kaj Utilaj aŭ Interesaj TTT-Ligoj.

Indekso pri miaj TTT-Paĝoj.

Antony Rawlinson;
Bonvolu ret-poŝti al mi () por mia doma adreso kaj telefon-numero.
Ĝisdatigita: 30 majo 2007.