George Fox - fondinto de la Kvakeroj

George Fox naskiĝis en Leicestershire en 1624, la filo de sufiĉe prospera teksisto kaj intense religia patrino. Serioza junulo, introspekta kaj fizike forta, li estis frue alogata al religiaj koncernoj, sed ŝokita de la sinpretendaj Kristanoj, kiuj tute ne vivas laŭ siaj kredoj.

Dek-naŭjara li forlasis hejmon por spirita serĉado, dum kiu li ĉiam aliris religiajn gvidantojn kaj provokis ilin por repondoj al siaj demandoj. Nenie li trovis kontenton, ĝis en 1647, "forlasinte ĉiujn sacerdotojn" kaj en ega malespero, li aŭdis voĉon kiu diris, "Estas iu, eĉ Kristo Jesuo, kiu povas alparoli vian perturbon." Tiu rekta sperto ŝanĝis lian vivon, liajn konceptojn religiajn, kaj lian rigardon de la homa-dia interrilato. La reston de sia vivo li dediĉis al ofero de sia nova kompreno inspirita.

Ok fojojn li enkarceriĝis. Li suferis kruelajn batadojn, grandajn streĉiĝon mensan kaj seniĝon korpan. Li priviĝis kiel vera geniulo religia, persono heroa kaj figuro nesklavigebla; kies ĵurnalo kaj aliaj verkaĵoj daŭradas kiel baza literaturo de la Religia Societo de Amikoj, kaj li ĝenerale akceptiĝas kiel ĝia fondinto. Li tiel bone konis la Biblion, ke ĉirkaŭ 75 pocentoj de liaj skribaĵoj estas bibliaj aludoj. Li neniam intencis fondi novan sekton. Li kredis ke lia eltrovo estas universala, ke li estas retrovinta primitivan kristanismon; kaj ke ĝia amplekso longe superis la limojn instituciajn de la kristana eklezio, kiun en ĝia stato dum la 17a jarcento li rigardis kiel apostata.

La 6 principoj kiujn li konkludis estas sur alia paĝo.

Reen al:


Eldonita de la Kvakera Esperanto-Servo
TTT-paĝo tenata de Antony Rawlinson;
Ĝisdatigita: 19 majo 1996.