IJF Sant Orsola - aprilo 1996


Jen brila montara loko, kaj tute kompensis pro la izoliĝo! Situas en nord-orienta Italio, en regiono Trentino (ĉefurbo Trento).

La temo estis "Komunikado en la Moderna Mondo", do la Interreto estis tre ofta kerno de diskutoj kaj prelegoj. Ankaŭ Nils Brinkmann prezentis analizon de cenzuraj leĝoj en diversaj Eŭropaj landoj, kun ekzemplo de pornografia videobendo, por ilustri kio estas akceptata ekzemple en Danlando, kontraste kun Irlando.

Estis la ĉiam-nepra busekskurso en la vendredo, sed iuj el ni ankaŭ profitis de la montara loko per du promenadoj: en sabato ĝis pinto de la apuda monto (tra multe da neĝo!), kaj en Paska Dimanĉo ĉirkaŭ la valo.



(19 Kb) Preĝejo en Sant Orsola

(29 Kb) Manĝsalono

(43 Kb) Paŭzo dum Arbara Promenado (sabate)

(27 Kb) Paska Leporo el Neĝo (sabate)

(11 Kb) Tra monta neĝo (sabate)

(36 Kb) Privata koncerto

(32 Kb) Reciproka rigardado de fotoj

(43 Kb) Paska promenado (dimanĉe)

(34 Kb) Vala Panoramo (Paska Dimanĉo)

(24 Kb) Amuza konversacio en diskejo

Reen al:


© Antony Rawlinson;
Ĝisdatigita: 10 aŭgusto 1996.