Esperantaĵoj en mia Vivo

Lernado:

Mi lernis Esperanton dum infanaĝo pere de malnova ekzemplero de la libro "A Practical Course in Esperanto" ("Praktika Kurso pri E-o") de Szilágyi Férenc, kiu antaŭe apartenis al mia avo. Ĝi kompreneble estis originale verkita hungarlingve; sed, ĉar ĝi instruas per Esperanto mem, la adaptiĝo en la angla perdis neniujn de la sentoj de la aŭtoro. Ĝi estas tre sprita kaj amuza, kaj tre klare ilustras la lingvon (ekzemple, "-ig-" kaj "-iĝ-" estas enkondukataj en apartaj lecionoj, kaj ne samtempe, kiu kaŭzas konfuzon al multaj komencantoj). Mi tre rekomendas ĝin, kvankam iom eksmoda.

Umado:

Kvankam mi lernis en frua aĝo, estis multe da jaroj antaŭ ol mi renkontis alian Esperantiston, kaj nur kelkfoje pro hazarda konatiĝo kun komencantoj. Tamen, mi membriĝis al Brita Esperanto-Asocio, sed nur legis la monatan bultenon, ĝis kiam mi estis studento en Kembriĝo (Cambridge).

En mia tria jaro, mi revenis al mia ĉambro kaj trovis longan leteron en Esperanto, gluitan al mia pordo! Estis de alia studento, Ian Tarrant, kiu estis trovinta mian nomon en la BEA listo, kaj celis kontakti aliajn studentojn por fondi Esperanto-grupon en la universitato. Tiu estis en 1977, kiam mi unue partoprenis veran Esperanto-rondon.

Post miaj studoj, mi loĝis en Kembriĝo, kaj daŭre aktivis en la nova Kembriĝa Esperanto-Grupo. Mi ankaŭ kongresumis, komence kun la Brita Kongreso 1979 en Cheltenham (antaŭe mi estis tro malriĉa por vojaĝi!), kaj la Internacia Junulara Kongreso en Nederlando en la sama jaro.

Mi estas programsekretario por la Londona Esperanto-Klubo, kaj ano de Pasporta Servo, ekde 1982.

Kongresoj ktp.

Jen mia listo da renkontiĝoj en Esperantujo. Eventuale ni renkontiĝis ie …

Bonvolu sekvi la ligojn por miaj impresoj kaj fotoj.

Brita Kongreso:
Cheltenham 1979; Edinburgh 1980; Southampton 1982; Manchester 1983; Oxford 1990; Morecambe 1991; Sheffield 1992; Richmond (Surrey) 1994; York (jarkunsido) 1995; Newport 1999; Appleby-in-Westmoreland (jarkunsido) 2000.
IJK:
Austerlitz (NL) 1979; Leuven (B) 1982; Debrecen (H) 1983; Swanwick (GB) 1984, kaj antaŭa Bicikla Karavano; Eringerfeld (D - lasta tago nur) 1985, poste Bicikla Karavano al Augsburg; Krakow (P) 1987; Zagreb (Ju) 1988; Kerkrade (NL) 1989; Assisi (I) 1997; Veszprém (H) 1999.
Internacia Karnivala Renkontiĝo (Britio)
Margate 1982; Dover 1983.
Studenta Renkontiĝo (Pollando)
Torun 1982.
UK:
Budapest (H) 1983; Augsburg (D) 1985; Beijing (Ĉinio) 1986; Rotterdam (NL) 1988; Brighton (GB) 1989; Wien (A) 1992; Praha (CZ) 1996.
IS (Germanio):
Niendorf 1983-84; Wetzlar 1984-85; Eschwege 1985-86; Köln 1986-87; Hannover 1987-88; Neumünster 1989-90; Tübingen 1994-95; Wetzlar 1995-96; Freiburg 1996-97; Kassel 1998-99; Wetzlar 1999-2000.
IF (Germanio):
Trier 1988-89; Sensenstein 1990-91; Trier 2000-01; Magdeburg 2001-02; Kiel 2003-04.
SAT-Amikara Renkontiĝo:
Herouville (F) 1993.
IJS (Hungario):
Köszeg 1994; Tata 1995; Eger 1996; Pécs 1997; Szombathély 2001.
MELA (Hungario, tuj post IJS):
1995, 1996, 1997, 1999.
IJF (Italio):
Marina di Massa 1995; Sant Orsola 1996.

Reen al mia Hejmpaĝo.


Antony Rawlinson;
Ĝisdatigita: 14 januaro 2004.