IJS 1996 - Eger


Temo: Olimpika Movado.

La Fotaro:


"Lumigo" de la Olimpika Flamo
(18 Kb)

Granda Frato gvatas vin!
(11 Kb)

En urba placo
(37 Kb)

En modela trajno dum ekskurso
(21 Kb)

La vundito ricevas helpon reveni
(18 Kb)

Vinvespero kun muziko
(21 Kb)

Ĉe bivakfajro
(23 Kb)

Festomanĝo kun balo
(16 Kb)

Nova kantist-ensemblo
(19 Kb)

Pilkado en akvo …
(17 Kb)

… kaj sur firma grundo
(23 Kb)

Kvizteamo
(26 Kb)

Ĉu ĝi staros?
(24 Kb)

… ĉifoje ne!
(20 Kb)

Vizito al kastelo …
(20 Kb)

… en fono, dekstre, oni vidas tombon de la futbalo
(30 Kb)

Denove grupfoto
(35 Kb)

Eger estas tre alloga historia urbo inter montetoj oriente de Budapest, 2 horojn distance per trajno. Ĝi havas kastelon, multajn preĝejojn, kaj ĉarmajn piedirantajn stratetojn, pavumitajn per briketoj.

La renkontiĝo estis malpli granda ol en antaŭaj jaroj, eble ĉar ĝi tuj sekvis la IJK-on kaj KEF-on, kaj homoj plejparte ne volis pasigi 3 semajnojn per Esperantumado, nek maltrafi la IJK-on. Tamen venis proksimume 75 homoj el 15 nacioj.

Ene de la temo de la Olimpika Movado, la partoprenantoj estis dividitaj inter tri teamoj, aŭ "nacioj": laŭ koloroj Verda, Blua kaj Ruĝa-Nigra. Devus esti kvar, sed malmultaj homoj elektis nigran koloron, do oni decidis kombini tiujn kun la "Ruĝuloj". Pro tio estis naskita la "lando" Nigruĝujo! Vidu mian kongresan ŝildon. La aliaj teamoj elektis la nomojn "Blulando" kaj "Eksterlando".
(La kvina olimpika koloro, Flava, estis tiu de la organizantoj.)

Dume la semajno, ni partoprenis diversajn konkursojn laŭ niaj teamoj. Estis urba promenada esploro, kaj krome kvizo kun teamaj ludoj (vidu la foton de mia kvizteamo (26 Kb) kiu ĵus konstruis la latin-lingvan sloganon de la Olimpika Movado). Plej ŝatata ludo de la IJS tamen estis Jenga (24 Kb), tamen tiu ne bezonis same multe da organizado!

Estis 2 ekskursoj, unue al montaro kun kaverno; ni ial promenis tien supren, kaj en fino de tago revenis malsupren per modela trajno. Tre bedaŭrinde dum tiu tago, iu Hungara amikino (mi forgesas ŝian nomon) sufiĉe grave vundis la maleolon, tordante ĝin en truo en la tereno, dum ludo de "Frisbee" aŭ simila (Edi Werner helpas al ŝi reveni - 18 Kb). Ŝi poste partoprenis la balon (16 Kb), kun piedo en gipso; tamen estis devigita frue lasi la kunvenon.

La dua ekskurso estis dum la lasta tago, kiam ni vojaĝis al kastelo (20 Kb). Tie okazis denove la "Batalo de la Ciferoj" (priskribita en mia rakonto de la pasinta IJS). Tie ankaŭ perdiĝis la futbalo, en profunda puto, kies kovrila krado ne sufiĉe bone funkciis (videbla en fotaro - 30 Kb)).

Post la IJS okazis MELA, kie partoprenis kelkdeko da homoj (sed ne ĉiuj samtempe).

Reen al:


İ Antony Rawlinson;
Ĝisdatigita: 15 septembro 1996.