MEmzorganta LAgumado 1995, 1996


1995


Bierumado en apuda restoracio ...
(28 Kb)

... kaj matenmanĝo ĉe alia kafejo
(32 Kb)

La lago
(12 Kb)

Sun-amantoj
(28 Kb)

Ekskurso al Hollókö
(25 Kb)

Piroteknikoj dum Hungara Nacia Tago, Budapest
(11 Kb)

... spektantoj de piroteknikoj.
(32 Kb)

La amikoj
(23 Kb)

1996


Piroteknikaĵoj de alia stratigiejo
(13 Kb)

Ulf (VerdLanco) donas kurson pri ĵonglado
(26 Kb)

La ne-evitebla ŝlimfoto!
(19 Kb)

Frizado MELA-stilo
(20 Kb)

Iuj tendumantoj
(26 Kb)

MELA estas ĉelaga naturista tendumado, apud la vilaĝo Délegyháza (40 km sude de Budapest) en Hungario. Ĝi sekvas ĉiujare la IJS-on (Internacia Junulara Semajno), kiu okazas diversloke en Hungario pli-malpli en komenco de aŭgusto.

En MELA ne estas organizita programo; tamen oni facile trovas distrajn aferojn por fari. Ĉe la tendaro eblas naĝi, ŝlimbani kaj sunbruniĝi (tutkorpe!), kaj krome estis diversaj ludoj alportitaj de ĉeestantoj. Ni ankaŭ iris al Budapest diversfoje - al Esperanta kafejo Esperejo (kiu bedaŭrinde ne plu ekzistos post fino de septembro 1996), kaj al piroteknika prezento okaze de la Hungara nacia festivalo, 20 aŭgusto. Post tiu laste en 1995 mi kun aliaj malsukcesis reveni ĝustetempe por la lasta trajno, kaj finfine tranoktis en Esperejo mem.

En 1996 ni denove vizitis Budapeŝton dum nacia festivalo, kiu ĉifoje memorigis 1100 jarojn de Hungara nacio.

Ĉi-jare ni devis fosi la ŝlimbasenon en la sablo apud la lago, kaj transporti la ŝlimon per sitelo el la lago mem. Tie ankaŭ estis ne-esperantistaj hungaroj, kiuj en komenco ege miris pri nia konduto; sed unue la knaboj, kaj poste la kreskuloj, ankaŭ venis por provi ĝin, kaj iuj evidente tre ĝuis!

La ĉefa organizanto kaj varbanto estas Andi Münchow, kiu tiom entuziasmas pri ŝlimbanado, ke lia fotaro donas la impreson ke tie estas nenio alia por fari. Mi montras ĉi-suprajn fotojn por kontraŭi tiun impreson. Ŝlimbani fakte estas tre agrable; tamen ankaŭ estas tre bela lago, taŭga por naĝi, krome apuda vilaĝo kun tre favorprezaj manĝaĵoj. La trajnstacio estis ankaŭ proksima, kun vojaĝdaŭro al Budapest Jozefváros malpli ol unu horo.

Ankaŭ haveblas en Reto:

Reen al:


© Antony Rawlinson;
Ĝisdatigita: 27 oktobro 1996.