81a Universala Kongreso - Praha 1996


Temo: "Kulturo - Varo aŭ Valoro?"
Se vi volas vidi pli grandajn version de jenaj fotoj, bonvolu ret-poŝti al mi.

Ĉefa halo dum inaŭguro

Urba ekskurso gvidata de Vladka Chvatalova

Kantoj kun gitarado de Julian el Kubao

Ekskurso sur ŝipo "Odra"

La kluzo el Infero ...

... la pordoj enŝlosas nin!

Sur supra rivero

Ĉe la digo

Koncerto de Jomo

Bierumado (jes, nigra biero!) dum ...

Vizito al bierfabrikejo, gvidata de Blanka

Promenado en Urbo

Prago jam estas fama pro sia grandioza arkitekturo. Se vi volas vidi ĝeneralajn fotojn pri tiu, aĉetu gvidlibron. Mi nur diras ke plej impresis min ke la urbo estas en natura pelvo, por ke la panoramoj tre mirindas de multdiversaj lokoj.

Favoraj impresoj:

Estis tre bela, moderna kongresejo, apud metrostacio (la urba transportsistemo cetere estis ege bona); kaj havis iun el la plej imponaj panoramoj de la urbo kiun mi menciis.

Krom prelegoj kaj diskutoj, estis iuj tre bonaj koncertoj kaj prezentoj, i.a. de Trixini (la magiisto kun la blua ŝtono), Akordo (nederlanda korusgrupo), kaj Fraŭlino Barlaston.

La junulara programo cetere estis tre bele, kaj favorpreza, kiu kompensis por la altaj kostoj de la Kongreso mem!

Malfavoraj impresoj:

La UK mem estis tipe formala UEA afero, pli celita al la ekstera mondo ol, laŭ mi, al la bezonoj de la kongresanoj.

Plendoj estas ke tre mankis simplaj seĝoj en la antaŭhaloj de la kongresejo; kaj por tiuj, kiel mi, kiuj ĉeestas pli por renkonti la esperantistaron ol por aŭskulti prelegojn ktp, ne estis lokoj simple por sidiĝi kaj babili. Precipe dum la Internacia Vespero, kiu ne vere allogis min, la kafejoj fermiĝis, kvazaŭ estas deviga ĉeesti la koncerto, kaj restis nenie por kolektiĝi kun aliaj esperantistoj, krom en eksteraj kafejoj. La prezoj de la oficialaj ekskursoj kaj bankedo krome estis teruraj.

Reen al:


© Antony Rawlinson;
Ĝisdatigita: 10 aŭgusto 1996.