IS 1995-96; Wetzlar


Temo: Perforto
Se vi volas vidi pli grandajn version de jenaj fotoj, bonvolu ret-poŝti al mi.

Danckurso de Bart

Vizito al kastelo

Ankaŭ ĉe kastelo

Ĝuado de vespera spektaklo

Vizito al evangelia radiostacio

Ĉu neĝas?

Konkurso por duafojaj Wetzlaranoj

Internacia Vespero

Jam estis la dua fojo kiam IS estis en Wetzlar, kaj denove estis granda kontrasto kun la kutimaj IS-ejoj, kiam la organizantoj konstante luktas kun la domposedantoj. Ĉi tie, la gastejestroj vere bonvenigis nin, kaj evidente ĝojis ke ni venis al ili, ĝuste kiel en 1984-5.

Kvankam la urbo ne rivalis Tübingen, la IS-ejo estis vere bela moderna loko, en arbareto iom ekster la urbeto; kaj same kiel antaŭ 11 jaroj, la ĉirkaŭaĵo estis neĝkovrita.

Mi estis inter proksimume 15 homoj kiuj partoprenis duan fojon la IS en Wetzlar, kaj Ziko (Marcus Sikosek) organizis por ni kvizon pri la antaŭa IS. Inter la konkursantoj estis iuj kiujn mi ne memoris, ĉar nun 16-20 jaraĝaj, ili estis ĉiuj etaj infanoj dum la antaŭa renkontiĝo. La venkinto estas Martin Haase, sed mi estis inter la lastaj tri (la sistemo estis ke tiu kiu malĝuste respondis, estu forigita de la konkurso). Hazarde mi estis la sola ne-germano, ĉar Francesco Amerio maltrafis la kvizon.

Reen al:


© Antony Rawlinson;
Ĝisdatigita: 8 decembro 1996.