RENKONTE KUN LA SPIRITO

ENKONDUKO AL KVAKERAJ KREDOJ KAJ KUTIMOJ

Monda Komitato de Amikoj por Konsultado (FWCC) | Sekcioj de FWCC | Internacia Komitato de Membreco | Aliaj internaciaj organizoj de Amikoj

MONDA FAMILIO DE AMIKOJ

Monda Komitato de Amikoj por Konsultado (FWCC)

FWCC (angle: "Friends’ World Committee for Consultation") fondiĝis en 1937 dum la Monda Konferenco de Amikoj en Swarthmore, Pennsylvania, "por servi en konsulta rolo por antaŭenigi pli bonan komprenon mondskale inter Amikoj, precipe per instigo de kunaj konferencoj kaj reciproka vizitado; la kolektado kaj cirkulado de informo pri Kvakera literaturo; kaj aliaj aktivoj same celitaj."

Ĉirkaŭ 60 Jaraj Kunvengrupoj, kun entuta membraro de pli ol 300 miloj da Amikoj, jam filiiĝis al FWCC. Reprezentantoj el tiuj filiiĝintaj Jaraj Kunvengrupoj kaj aliaj grupoj kunsidas ĉiun trian jaron. Tiuj kunsidoj celas provizi ligojn inter Amikoj, dum ili strebas percepti pli klare la volon de Dio, por ke ili povu fari pli efike, sian komunan atestadon. La Intertempa Komitato kunsidas jare por daŭrigi la decidan procedon de FWCC kaj gvidi la laboron de la stabanoj inter la trijaraj kunsidoj (trijarumoj).

La monda oficejo en Londono servas kiel centro de tutmonda komunikado. Ĝi helpas organizi Trijarumojn kaj aliajn renkontiĝojn, kaj subtenas kontakton kun la kvar sekcioj de FWCC kaj la Kvakeraj Oficejoj de Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko kaj Ĝenevo. Izolitaj Amikoj kaj ador-grupoj tra la mondo ligiĝas al la familio de Amikoj per la sistemo de Internacia Membreco. Per vojaĝado, korespondado kaj publikigado, la oficejo helpas al Amikoj akiri pli bonan komprenon de la mondvasta karaktero de la Religia Societo de Amikoj, kaj ties mondaj okupiĝoj.

Sekcioj de FWCC

En 1938, je la dua kunsido de FWCC okazante en Vallekilde, Danlando, la Eŭropa Sekcio de FWCC oficialiĝis. Ĝia nomo ŝanĝiĝis al Eŭropa & Mez-Orienta Sekcio (angle: Europe & Middle East Section - EMES) en 1992. EMES servas siajn komponantajn partojn: la Jaraj Kunvengrupoj kaj aliaj grupoj de Amikoj ene de Eŭropo kaj Meza Oriento. Tiu Sekcio kutime kunsidas unu fojon jare. La stabanoj en tiu sekcio estas: Komizo, Kasisto, kaj Administra Sekretario. La Administra Sekretario dungiĝas laŭ formala, skribita kontrakto, kaj estas pagata. Ĉiuj aliaj stabanoj estas volontuloj. La Administra Komitato konsistas el tiuj stabanoj kaj du aliaj membroj. Urĝajn decidojn la Administra Komitato povas fari inter Jaraj Kunvenoj. Oni starigis plurajn komitatojn kaj grupojn por organizi la Kvakeran Junularan Pilgrimadon, kaj Konsultadojn por Paco kaj Servo (kuniginte reprezentantojn el packomitatoj kaj servkorpusoj el diversaj jaraj kunvenoj kaj grupoj).

Ankaŭ en 1938, la Amerika Sekcio oficialiĝis. Ĝi nun servas pli-malpli 40 Jarajn Kunvengrupojn kaj aliajn grupojn en la okcidenta hemisfero kaj celas unuigi Amikojn el diversaj tradicioj. Ĝi ankaŭ subtenas programojn kiel "Ĝusta Divido de Mondaj Provizoj", "Kvakera Junulara Pilgrimado" kaj "Internacia Kvakera Helpo". La Vasta Kvakera Kunularo (zorgata de tiu Sekcio) cirkulas diversajn Kvakerajn literaturaĵajn (en la angla kaj hispana) al "amikoj de Amikoj". Tiun servon multaj izolitaj Amikoj aprezas vaste tra la mondo.

La Afrika Sekcio fondiĝis en 1961. Ĝi tenas ligojn kun Amikoj en Okcidenta kaj Meza Afriko (Ganao, Niĝerio, Burundio, Ruando kaj Zairio), Orienta Afriko (Kenjo, Ugando, Tanzanio) kaj Suda Afriko (Sudafriko, Lesoto, Bocvano, Malavio, Namibio, Zimbabvo kaj Zambio). La unua reprezenta kunsido de la Sekcio okazis en 1975. La unua sekretario dungiĝis en 1976. La Sekcia bulteno faras gravan kontribuon al komunikado ene de tiu vasta tereno. Tiu Sekcio okupiĝas pri pluraj projektoj de paco kaj servo en tiu regiono.

La Azia Okcident-pacifika Sekcio komenciĝis en 1985. Ĝia unua kunsido okazis dum la Trijarumo de FWCC en 1988 en Tokio. La Sekcio celas servi la malgrandajn kaj disajn Jarajn Kunvengrupojn en Hindio, Japanio, Tajvano, Novzelando kaj Aŭstralio, krom la malgrandaj grupoj en Koreio, Hongkongo, Singapuro kaj aliloke. La ĉefa ilo de komunikado estas la bulteno, kiun redaktas volontula Administra Sekretario. Ankaŭ, la Sekcio instigas reciprokajn vizitojn kaj regionajn renkontiĝojn.

Internacia Komitato de Membreco

Plej multaj Amikoj aliĝas al la Religia Societo de Amikoj jam partoprenintaj en adorkunveno proksime al siaj hejmoj. Se ne ekzistas proksima kunveno, ili povas aniĝi pere de la Internacia Membreca programo de FWCC. Tiu programo fondiĝis en 1919 fare de Britaj Amikoj, sed la respondecon transprenis FWCC en 1979. Oni vidis FWCC nature kiel taŭga organizo por preni tiun mondan respondecon. Ekzistas nuntempe ĉirkaŭ cent Amikoj kiuj havas membrecon tiumaniere.

La Internacio Komitato de Membreco celas subteni izolitajn Amikojn, adorgrupojn kaj plurajn provizorajn kunvenojn; kaj daŭrigi kontakton kun ili. La Komitato rolas kiel formo de Monata Kunveno rilate al membreco kaj pastreca zorgo por tiuj Amikoj. Ĉiun aniĝpeton la Komitato konsideras kun sama atento kiel aniĝpeto al ajna Monata Kunvengrupo. Vizitantaj Amikoj estas elektitaj por renkontiĝi kun la aniĝpetinto kaj diskuti la signifon de membreco. La vizitantoj raportas skribe al la Komitato kiu konsideras la aniĝpeton en spirito de preĝado.

Aliaj internaciaj organizoj de Amikoj

Diversaj organizoj, kiel la Ĝenerala Konferenco de Amikoj, la Unueca Kunveno de Amikoj, kaj la Internacio de Evangeliaj Amikoj, kunligas jarajn kunvenojn (plejparte Nord-amerikajn) de programitaj kaj ne-programitaj tradicioj. Eŭropa & Mez-orienta Kvakera Junularo celas provizi spiritan subtenon kaj bazon por komunikado inter Junaj Amikoj. Pluraj Kvakeraj centroj de studado, kiel la Kolegio Woodbrooke (pron. Ŭudbruk) en Britio, kaj la Kolegio Pendle (Pendl) Hill en Usono, provizas komunumojn de lernantoj, en kiuj individuoj kaj grupoj povas studi, esplori novajn ideojn, kaj serĉi spiritan kreskadon. Adresoj troveblas sube.
Monda Komitato de Amikoj por Konsultado (FWCC) | Sekcioj de FWCC | Internacia Komitato de Membreco | Aliaj internaciaj organizoj de Amikoj

Reen al la Kvakera Paĝo.


tradukinto kaj tenanto: Antony Rawlinson;
Reviziita: 15 januaro 2004.