RENKONTE KUN LA SPIRITO

ENKONDUKO AL KVAKERAJ KREDOJ KAJ KUTIMOJ

"Estu modeloj, estu gvidekzemploj, en ĉiuj landoj, lokoj, insuloj, nacioj, ĉien ajn vi venos, ke via iro kaj vivo prediku inter ĉiaspecaj homoj kaj al tiuj; tiam vi fidoplene iros tra la mondo, respondante al tio el Dio en ĉiu ajn."

George Fox, 1656

ENHAVO

Enkonduko
  1. Bazaj Kvakeraj kredoj
  2. Kvakeraj kunvenoj
  3. Kvakeraj atestoj
  4. Kvakeraj strukturoj
  5. Monda familio de Amikoj
  6. Vivo kaj evoluo de malgrandaj adorgrupoj
  7. Listo de adresoj
Angla-lingva originalo

PUBLIKIGITA DE:

FWCC Europe & Middle East Section (angla-lingva informo haveblas)
P.O. Box 808
2300 AV Leiden
Nederlando
Tel & Faks: +31-71-5156097

ENKONDUKO

La Kvakera Movado komenciĝis en la 17a jarcento en Anglio. Ĝiaj adeptoj nomis sin "Amikoj de la Vero", ĉar ili vidis sin kiel amikoj de Jesuo (Johano 15:15). Post iom da tempo ili fariĝis konataj simple per nomo "Amikoj". La nomo "Kvakero" (angle "Quaker") estis kromnomo uzata de aliaj, ĉar laŭdire ili tremis (angle "quake") pro religia fervoro. La Amikoj poste mem prenis la nomon, kaj nuntempe la nomoj "Amikoj" kaj "Kvakeroj" havas saman signifon. La formala titolo de la Kvakera movada nun estas "Religia Societo de Amikoj (Kvakeroj)".

Komence, ĉi tiun prezenton oni preparis por "Kunveno por Lernado" (angle "Meeting for Learning"), helpe al enkonduko al Kvakeraj kredoj kaj kutimoj, por nova grupo da Amikoj en Litovio. La teksto baziĝas je diversaj antaŭaj flugfolioj, broŝuroj kaj libroj. La aŭtoro dankas al ĉiuj Amikoj kaj organizoj kiuj donis sian materialon, precipe "Quaker Home Service" (Kvakera Enlanda Servo) de "Britain Yearly Meeting" (Jara Kunveno de Britio), kaj "Friends’ General Conference" (Ĝenerala Konferenco de Amikoj) en Philadelphia, Usono. Troveblas listo de fontoj kaj aliaj rilataj publikaĵoj en la listo pri Literaturo. Krome dankindas la Amikoj kiuj reviziis la liston.

Kompreneble, ĉi tiu mallonga enkonduko ne kapablas profunde trakti ĉiujn aspektojn de Amikoj kaj Kvakerismo. La aŭtoro krome konstatas ke la elekto de tekstoj estas subjektiva. Tamen, li esperas ke ĝi helpos al interesitoj, kaj grupoj kaj individuoj, lerni pli pri Kvakeroj, ties kredoj, idealoj, kaj la maniero en kiu ili gvidas sian Fidon al agado.

La aŭtoro invitas al Amikoj traduki ĉi tiun publikaĵon al siaj lingvoj, por uzado en eksteraj komunikoj. Trans jarcentoj, Amikoj ekuzis multajn vortojn kaj esprimojn kiuj tre malfacile tradukeblas al aliaj lingvoj. Dum redaktado de la teksto, la aŭtoro strebis eviti tiajn ekzemplojn de "Kvakera angla lingvo", sed kun malfacileco, kaj certe ne ĉiam sukcese.

Por pli da informo vi povas kontakti la oficejon de FWCC en Londono, kaj de la Eŭropa kaj Mez-orienta sekcio, Leiden, Nederlando (adresoj malsupre).

Hans Weening


La tradukinto de la Esperantlingva versio krome dankas al Sally Phillips, kiu korektis la tekston de 1997, kaj donis proponojn por diversaj Kvakeraj terminoj - kaj al Douglas Draper, kiu proponis pluajn korektojn por la reviziita teksto de 2004.

Reen al la Kvakera Paĝo.


tradukinto kaj tenanto: Antony Rawlinson;
Ĝisdatigita: 4 novembro 2005.