RENKONTE KUN LA SPIRITO

ENKONDUKO AL KVAKERAJ KREDOJ KAJ KUTIMOJ

Adorkunveno | Programitaj kunvenoj | Aferkunsido | Apartaj kunvenoj | Reciproka aŭskultado | Kunveno por klareco | Infanoj kaj junuloj

KVAKERAJ KUNVENOJ

Adorkunveno

Kvakera diservo okazas kiam du, aŭ pli, homoj sentas devon esti kune trankvilaj, kaj serĉi la ĉeeston de Dio. Tio povas okazi en ajna loko aŭ momento, sed Amikoj kutime aludas al "adorkunveno" ("meeting for worship") por indiki la kunvenon kiu okazas regule ĉe kunvena domo aŭ alia fiksita loko. Dum atenta atendado kune en silento, Amikoj trovas mens-trankvilon kaj renovigitan senton de vivcelo kaj ĝojon en la kreado de Dio.

Silenton vaste aprezas Amikoj. Forigante premon kaj haston, ĝi helpas al ili konstati la internan kaj pli profundan signifon de siaj unuopaj kaj komunaj vivoj. Ĝi ebligas al ili komenci akcepti sin mem kiel ili ja estas, kaj trovi liberigon de timo, angoroj, emocia konfuzo kaj egoismo. Ĉi tiu silento estas pli ol foresto de sono; eblas percepti eksterajn sonojn, kiel hundo bojanta, aŭto preterpasanta, aŭ infano vokanta. Sed tiuj sonoj ne delogas. Ili sorbiĝas, ofte subkonscie, dum Amikoj provas malfermiĝi al tiu interna eco de Dio. Fruepoka Amiko, Robert Barclay, priskribis ĉi tiun sperton dum adorkunveno sekve: "Mi sentis la malbonon en mi velki kaj la bonon leviĝi".

La sidlokoj por adorkunveno kutime estas aranĝitaj en cirklo aŭ kvadrato por helpi al homoj konsciiĝi unu pri la alia, konstati la fakton ke ili adoras kune. Ĉeestantoj ekripozas trankvile, kaj pere de komuna serĉado de la volo de Dio, spirite malfermiĝas unu al la alia. Tiu procezo foje okazas rapide, sed foje daŭras la plimulton de la kunveno, kiu kutime estas unu-hora.

La silento malsamas al tiu spertata dum tradicia, sola meditado, kiu normale okazas profunde interne de la animo, kiel sindediĉa ekzerco pro propra spirita evoluo. La aŭskultado kaj atendado en kunveno por adoro estas kune sentata sperto en kiu adorantoj celas renkonti kun Dio.

Amikoj foje adoras tute sen vortoj, sed kutime estas iuj mallongaj parolaj kontribuoj. Ĉi tiu "pastrado" estas celita al voĉa esprimado de tiu kiu jam ĉeestas en la silento. Iu ajn povas senti la vokon ekparoli, ĉu viro, virino aŭ infano, ĉu Amiko aŭ unua-foja vizitanto. Ekzistas vasta diverseco inter fontoj de parolata pastrado, kaj la akcepto de tiuj estas grava parto de Kvakera adoro. Ĉar la Religia Societo de Amikoj estas parto de la kristana tradicio, homoj eble parolos pri la vivo kaj instruado de Jesuo, aŭ uzos vortojn el aliaj fontoj, aŭ aludas al okazoj en ĉiutaga vivo. Amikoj provas ricevi pozitive ajnan elparolon, kaj serĉi la suban veron, sendepende de la vortoj per kiu ĝi esprimiĝis. Se Amikoj sentas impulson respondi al voĉa pastrado, ili devus esti singarda kaj strebi pozitive aldoni al tio, kio antaŭe estas dirita.

Programita kunveno por adoro

Amikoj en Eŭropo kutime kolektiĝas en silento kaj atendado, kiel ĵus priskribite. En aliaj mondpartoj, ekzistas ankaŭ multaj komunumoj de Amikoj kiuj sekvas adorformon kiu similas al tiu de Protestantaj kaj Evangeliaj kirkoj ĝenerale. Tiu formo de adoro evoluis en Usono dum la 19a jarcento, epoko de reviviĝo kaj renoviĝo en Usona Protestantismo. Rezulte de misia laboro kaj eksterlanda servo, ĝi ankaŭ troviĝas en Afriko, Latin-Ameriko, Hindio kaj Tajvano.

La sinsekvo de tiuj "adorservoj" estas antaŭ-planita kaj povas inkluzivi pastorecan preĝadon, Biblian legadon, predikon, kantadon de himnoj kaj ĥoran aŭ orgenan muzikon. Povas ankaŭ esti konsiderinda daŭro de libera adoro bazita je silenta atendado, kiel inter aliaj kaj fruaj Amikoj. Ofte tiu programita aŭ duon-programita adoro estas gvidata de pastoro - ministro kiu eble ricevas salajron kaj povas ankaŭ respondeci por aliaj pastoraj servoj ene de la grupo de la Amikoj.

Aferkunsido

Kvakera aferkunsido, aŭ "kunveno por planado" ankaŭ estas kondukata en spirito de adoro. Ĝi povas okazi post adorkunveno en dimanĉo aŭ ajna oportuna tempo dum la semajno. Krom membroj, ĉeestantoj de la adorkunveno povas ankaŭ partopreni kun permeso de la komizo de la kunveno.

La celo de kunveno por negoco estas serĉi la volon de Dio. Ne temas pri simpla akcepto de la volo de la plimulto, ĉar Amikoj ne voĉdonas. Estas procedo de aŭskultado al Dio pere de tio, kion diris ĉiu aparta partoprenanto. La komizo, preparinta la tagordon, kondukas la kunvenon, ofte kun helpo de asistanto. La komizo devas percepti "la senton de la kunveno". Se la komizo sentas ke la nuna afero estas plene konsiderita, li aŭ ŝi provredaktas kaj proponas "protokoleron" al la kunveno. Tiu devas enkernigi la senton de la diskuto, kaj registri ajnan konsentitan decidon. La kunveno devas parole aŭ implice kunsenti al la protokolero. Se la Komizo ne povas percepti klaran senton de la kunveno, neniu decido estos farata, kaj neniu protokolero estos skribata, krom registri ke la kunveno ne pretas progresi rilate al tio.

Aparte starigitaj kunvenoj

En specialaj okazoj Amikoj havas aparte starigitajn kunvenojn. Ekzemple, kunveno je okazo de geedziĝo, kiel ĉiuj kunvenoj por adoro, komenciĝas silente. Iu Amiko staras por klarigi al novuloj kaj gastoj de la familioj, kio okazos. La gefianĉoj ekstaras kiam ili sentas pretaj, prenas unu la alian permane kaj faras sian deklaron de geedziĝo al la kunveno. Poste, la kunveno daŭras kun periodo de silento. El la silento, voĉa preĝado aŭ pastrado povas leviĝi rilate al la gefianĉoj.

En kunveno por adoro je okazo de funebro (aŭ dum memora kunveno), Amikoj koncentriĝas ame je la vivo de la forpasinta Amiko. La kunvenoj ne havas specialan formon distinge de la kutima kunveno. Ĝi povas esti ĉe la tombo, krematorio, aŭ ĉe la kutima kunvenejo. Ĝi estas servo de dankado por la bono de Dio montrita en la vivo de la forpasinto, kun pensoj de konsolo kaj kompato al tiuj forlasitaj.

Reciproka aŭskultado

Relative nova formo de kunveno estas "reciproka aŭskultado", foje nomita "kreiva aŭskultado". Germanaj Amikoj uzas la esprimon "Gespräch aus der Stille" (konversacio el silento), kiu belege esprimas kiel la eciproka aŭskultado "kadriĝas" per silento. Reciproka aŭskultado povas esti ege utila por dividi personaj spertoj kaj pensoj, je specifa temo. Normale la grupo havas inter ok kaj dek Amikojn. La organizanto de reciproka aŭskultado-grupo kutime petas al la ĉeestantoj observi kelkajn regulojn, ekzemple:

Kunveno por klareco

"Kunveno por klareco" povas celi koncentriĝon al speciala afero, por ebligi al anoj de la kunveno fariĝi "klaraj" pri eblaj elektoj kaj progresado. Oni povas kunveni, ekzemple: Kunvenoj por klareco povas helpi kaj konsoli Amikojn kiu frontas malfacilajn elektojn je momentoj de ŝanĝo en la vivo, kaj al mortontoj.

Infanoj kaj junuloj en la kunveno

Infanoj kaj junuloj ankaŭ estas gravaj anoj de la kunveno. Tamen, multaj nur malfacile restas silentaj en ador-kunveno dum tuta horo. Se ili ĉeestas, kutime ili restas en la kunveno nur dum la unuaj dek aŭ dek kvin minutoj, aŭ envenas iom antaŭ la fino. Dum ilia foresto, ili povas diskuti bibliajn rakontojn aŭ kvakerajn tradiciojn; aŭ uzi arton, ludojn aŭ similajn aktivojn, por evoluigi sia komprenon. La celo de la infan- aŭ junul-grupo estas ke ĝi donu al siaj anoj la percepton esti parto de la komunumo, konon de ĝiaj spiritaj tradicioj, kaj pozitivan rolon en la pli granda komunumo ĉirkaŭ si. Iuj pli aĝaj infanoj preferas resti en la kunveno kun al plenkreskuloj, kaj foje mem partoprenas en voĉa pastrado. Ĉe renkontiĝoj de Junaj Amikoj ofte estas eksperimentoj kun diversaj formoj de adorado, inkluzive iuj aspektoj de programita adorado, kaj muziko.
Adorkunveno | Programitaj kunvenoj | Aferkunsido | Apartaj kunvenoj | Reciproka aŭskultado | Kunveno por klareco | Infanoj kaj junuloj

Reen al la Kvakera Paĝo.


tradukinto kaj tenanto: Antony Rawlinson;
Reviziita: 14 januaro 2004.